• Kuriozaĵoj

    Eltondu kaj muntu vian propran dudekedran Teron

    Ĉesu la diskutado!:  la Tero estas nek ebena nek ronda,  ekzistas konsent-solvo! Jen, importita rekte el la pasinteco (Transactions of the American Geophysical Union, Vol. 64, N-ro 25, 21-an junio 1983), la eltond-folio de la dudekedra Tero. Por plia (seebla) bizareco, la modelo surhavas la nivelkurbojn (laŭ kvin-metraj interspacoj) de la oceana geoido mezurita per la satelitoj Seasat. Elŝutu la eltondfolion per la jenaj ligiloj, en formatoj  jpg, tiff aŭ pdf.

  • LIB,  Libroj

    La kosmo kaj ni: galaksioj, steloj, planedoj kaj vivo en la universo

      Al mia amikino Vesna, pro ŝia ĉiama ĉeesto ekde la komenco de miaj Esperantaj kaj astronomiaj aventuroj   La kosmo kaj ni: galaksioj, steloj, planedoj kaj vivo en la universo estas verko originale skribita en Esperanto pri populara astronomio. La aŭtoroj, David Galadí-Enríquez kaj Amri Wandel, estas hispano kaj israelano, respecktive, kaj la libron eldonis la Flandra Esperanto-Ligo en Antverpeno, Belgio. La una eldono aperis en la jaro 2001 kaj ĝi ricevis la premion Pirlot 2001 de la Akademio Internacia de la Sciencoj (San Marino). En la jaro 2005 FEL aperigis la duan eldonon. Finfine, en la jaro 2017 Amri Wandel zorgis pri pretigo de renovigita tria eldono, kun aldona…

  • LIB,  Libros

    Don Quijote habla esperanto

     La comunidad esperantista española celebró el IV centenario de la publicación de la primera parte de Don Quijote (de Miguel de Cervantes Saavedra) con un conjunto de actos entre los que se programó una serie de conferencias durante el congreso anual de la Federación Española de Esperanto (HEF). El resultado de estas charlas, unido a otros materiales (entre ellos una selección de dibujos infantiles obtenidos mediante un certamen internacional) , se publicó en este libro. Tuve el honor de impartir una de las conferencias en el LXIV Congreso Español de Esperanto, en Alcalá de Henares, cuyo título en castellano vendría a ser «Sancho Panza lee la hora en el cielo:…

  • LIB,  Libroj

    Donkiĥoto parolas Esperanton

     La hispana esperantista komunumo celebris la 4-an centjaron de la publikigo de la una parto de la romano Donkiĥoto (Miguel de Cervantes Saavedra) per aro da eventoj. Inter ili, oni okazigis preleg-serion dum la tiujara kongreso de la Hispana Esperanto-Federacio (HEF). El tiuj prelegoj rezultis ĉi tiu libro, apud aliaj materialoj, kiel selekto de infanaj desegnaĵoj kolektitaj per internacia konkurso. Mi havis la honoron fari unu el tiuj prelegoj dum la 64-a Hispana Kongreso de Esperanto, en Alcalá de Henares, kun titolo «Sancho Panza legas la horon sur la ĉielo: pri-astronomiaj komentarioj al la 20-a ĉapitro de La inĝenia hidalgo don Quijote de la Mancha«. La enhavo rilatas al la…