Al mia amikino Vesna, pro ŝia ĉiama ĉeesto ekde la komenco de miaj Esperantaj kaj astronomiaj aventuroj La kosmo kaj ni: galaksioj, steloj, planedoj kaj vivo en la universo estas verko originale skribita en Esperanto pri populara astronomio. La aŭtoroj, David Galadí-Enríquez kaj Amri Wandel, estas hispano kaj israelano, respecktive, kaj la libron eldonis la Flandra Esperanto-Ligo en Antverpeno, Belgio. La una eldono aperis en la jaro 2001 kaj ĝi ricevis la premion Pirlot 2001 de la Akademio Internacia de la Sciencoj (San Marino). En la jaro 2005 FEL aperigis la duan eldonon. Finfine, en la jaro 2017 Amri Wandel zorgis pri pretigo de renovigita tria eldono, kun aldona…
-
-
Donkiĥoto parolas Esperanton
La hispana esperantista komunumo celebris la 4-an centjaron de la publikigo de la una parto de la romano Donkiĥoto (Miguel de Cervantes Saavedra) per aro da eventoj. Inter ili, oni okazigis preleg-serion dum la tiujara kongreso de la Hispana Esperanto-Federacio (HEF). El tiuj prelegoj rezultis ĉi tiu libro, apud aliaj materialoj, kiel selekto de infanaj desegnaĵoj kolektitaj per internacia konkurso. Mi havis la honoron fari unu el tiuj prelegoj dum la 64-a Hispana Kongreso de Esperanto, en Alcalá de Henares, kun titolo «Sancho Panza legas la horon sur la ĉielo: pri-astronomiaj komentarioj al la 20-a ĉapitro de La inĝenia hidalgo don Quijote de la Mancha«. La enhavo rilatas al la…