Al mia amikino Vesna,
pro ŝia ĉiama ĉeesto
ekde la komenco de miaj
Esperantaj kaj astronomiaj aventuroj

La kosmo kaj ni: galaksioj, steloj, planedoj kaj vivo en la universo estas verko originale skribita en Esperanto pri populara astronomio. La aŭtoroj, David Galadí-Enríquez kaj Amri Wandel, estas hispano kaj israelano, respecktive, kaj la libron eldonis la Flandra Esperanto-Ligo en Antverpeno, Belgio. La una eldono aperis en la jaro 2001 kaj ĝi ricevis la premion Pirlot 2001 de la Akademio Internacia de la Sciencoj (San Marino). En la jaro 2005 FEL aperigis la duan eldonon. Finfine, en la jaro 2017 Amri Wandel zorgis pri pretigo de renovigita tria eldono, kun aldona materialo pri astrobiologio.

Mi mem manfaris la plejmulton el la grafikaĵoj kaj bildoj (jene mi montras kelkajn el ili).
Jen klara ekzemplo de internacia kunlaboro. Kiel alen Kris asertis en sia recenzo, ĉi tiu verko «estas ekzemplo de sukcesa apliko de Esperanto ekster la teritorio de ĝia kultura rezervejo. Ĝuste tiaj ‘ekspansiaj’ fenomenoj atestas pri la vivkapablo de la lingvo».
Vi povas legi la recenzojn de Alen Kris (La Ondo de Esperanto) kaj de Garbhan MacAoidh (Monato) en la korespondaj ligiloj aŭ, ankaŭ, en la paĝo pri la libro en la retbutiko de FEL, kie vi povas, ankaŭ, aĉeti la verkon.
Aldone, haveblas surrete la nova enkonduko al la tria eldono, de Amri Wandel, kaj la teksto de la nova ĉapitro pri astrobiologio.
Mi kontribuis per la ĉapitroj 1 ĝis 9, kuj, entute, konsistigas veran rapidan kurson pri elementa astronomio: alproksimiĝo (pri la grandeco de la kosmo je pluraj skaloj); la Sunsistemo (ĝenerale); jaroj, monatoj, tagoj (pri la movoj de la Tero); niaj kunuloj (pri la planedoj kaj aliaj membroj de la Sunsistemo); la firmamento (pri la observado de la ĉielo preter la Sunsistem); steloj ; profunda ĉielo (nebulozoj, galaksioj kaj stel-amasoj); teleskopoj; la kosmo (kosmologio). Amri Wandel kontribuis per pli astrofizikecaj ĉapitroj : stela astrofiziko; sunsistemoj kaj planedoj ĉirkaŭ aliaj steloj; supernovaoj; kosmologio; kosmaj enigmoj; vivo ekster la Tero; serĉado de ekster-tera inteligenteco; de la pra-eksplodo ĝis la homo. Apendico enhavas datumojn pri fizikaj kvantoj kaj mezurunuoj.
La kosmo kaj ni: galaksioj, steloj, planedoj kaj vivo en la universo
ISBN 90-71205-92-4
http://retbutiko.be/eo/ero/kkni.3&cart_id=4292573.3294?lingvo=eo&ero=kkni.3&cart_id=4292573.3294 – 2017
Libro pri populara astronomio, originale verkita en la internacia lingvo. Aŭtoroj: David Galadí-Enríquez, Amri Wandel. Flandra Esperanto-Ligo. Tria eldono.
2 Comments
Pingback:
Pingback: