Pri mi

Mi naskiĝis en Kordovo (Hispanio) en la jaro 1969. Mi estas doktoro pri astrofiziko, aktiva esploristo pri observa astronomio kaj sperto-riĉa komunikanto de scienco: mi kuniĝas akademian aktivecton pri baza scienco kaj aktivadon por popularigo de scienco en la plej diversaj kuntekstoj kaj formoj.

Mia intereso pri scienco ekis, kiam mi estis tre juna. Mi studis fizikon (1987-1992) en la universitatoj de Granado kaj Barcelono, kaj mi doktoriĝis ĉe ĉi lasta per doktora disertacio (prezentita en la jaro 1998) pri malfermaj stel-amasoj.

Mi estis asocia profesoro ĉe la Universitato de Barcelono. Poste, mi laboris kiel kontraktita esploristo ĉe Centro pri Astrobiologio (CSIC-INTA) kaj ĉe la Astrofizika Institituto de Andaluzio (CSIC). Mi ankaŭ agis kiel rezidanta astronomo ĉe la Observatorio de Calar Alto, respondece pri kunordigado de la homa teamo, kunordigado por realigado de observado, planado, instrument-pretigo, konservado, kaj novaj instrumentaj konceptoj. Mi faris elstarajn kontribuojn teoriajn, teĥnikajn kaj jurajn, pri studo kaj protektado de la kvalito de la nokta ĉielo. Nun mi estas membro de la instrua teamo de la Departamento de Fiziko de la Universitato de Kordovo (Hispanio).

Samtempe, mi agas kiel Nacia Kunordiganto pri Diskonigo (NOC) por Hispanio de la Oficejo por Diskonigo de Astronomio de la Internacia Astronomia Unuiĝo. Parto de mia agado en la NOC teamo estas kunordigi la Hispanan Nacian Poreklipsan Komision 2026-27-28.

Mi estas aŭtoro aŭ kunaŭtoro de akademiaj, instruaj kaj popularsciencaj libroj. Mi aktivas en sciencia komunikado en presitaj, surretaj, radiaj kaj televidaj medioj. Mi parotprenis la koncepton, dezajnon, disvolvon, kunordigadon kaj administradon de instalaĵoj por astronomia observado: Astronomia Parko Montsec, reto de robotaj teleskopoj de la Centro pri Astrobiologio, Observatorio de Calar Alto (kie mi agis kiel ĉefo de la astronomia departamento kaj, dum pluraj jaroj, mi ankaŭ respondecis pri scienca komunikado).

Mi havas sperton kiel instruisto je universitata nivelo kaj, ankaŭ, en meza edukado kaj en neformalaj formatoj (somerkursoj, seminarioj, konferencoj, kursetoj, ktp.).

Mi apartenas al la komisiono CB7 de la Internacia Astronomia Unuiĝo por protektado de ekzistantaj kaj potencialaj observo-lokoj. Mi estas membro, ankaŭ, de la Hispana Reto de Studoj pri Luma Poluo (REECL), de la  Astronomia Societo de Kordovo (AAC), la Societo de Kordovaj Instruistoj pro Scienca Kulturo (APCC), Cel Fosc: Asocio kontraŭ Luma Poluo, kaj ARP-Societo por la Progreso de Skeptika Pensado.